Sven Nykvist | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de decembro 1922 en Alvesta | ||||
Morto | 20-an de septembro 2006 (83-jaraĝa) en Stokholmo | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro scenaristo ĉefkameraisto reĝisoro ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sven Vilhem NYKVIST (sveda prononco: [svɛn ˌvɪlhɛlm ˈnyːˈkvɪst]) (3a de Decembro 1922 – 20a de Septembro 2006) estis sveda direktoro de fotografio. Li laboris en ĉirkaŭ 120 filmoj, sed li estas konata ĉefe pro sia laboro kun la reĝisoro Ingmar Bergman]. Li ricevis Oskar-premiojn pro sia laboro en du filmoj de Bergman, nome Flustroj kaj krioj (Viskningar och rop) en 1973 kaj Fanny kaj Alexander (Fanny och Alexander) en 1983, kaj la premion Independent Spirit pro Plej Bonkvalita Fotografia Direktorado pro La netolerebla leĝero de estado.
Lia laboro estas ĝenerale notita pro sia naturalismo kaj simpleco. Li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj direktoroj de fotografio el ĉiuj epokoj.[1] En 2003, Nykvist estis juĝita kiel unu el la dek plej influaj direktoroj de fotografio el la historio laŭ enketo farita de la International Cinematographers Guild.[2]