La Svisa Alpisma Klubo (mallongigoj: SAC kaj CAS, germane Schweizer Alpen-Club, france Club Alpin Suisse kaj itale Club Alpino Svizzero) estas unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Svislando. Ĝi estis fondita en la jaro 1863 en la stacidoma restoracio Olten kaj la nuna centra oficejo situas en Berno. Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. La lokaj aŭ regionaj asocioj de montogrimpado, kiuj precipe rilatas al la Alpoj, nomiĝas plej ofte alpoklubo, alpa asocio aŭ montara asocio. Origine la landa unuiĝo kaj la lokaj asocioj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.