Szepietowo

Szepietowo [ŝepjeTOvo] estas urbo en la distrikto Wysokomazowiecki, Podlaĥia Provinco, Pollando. La urbo estas sidejo de la komunumo Szepietowo. La urbajn rajtojn ĝi ricevis la 1-an de januaro 2010[1]

La urbo estis establita en la 19-a jarcento; ĝia evoluo okazis danke al konstruo de la Varsovia-Peterburga Fervojo. En Szepietowo troviĝas pasaĝera-vara trajnostacio.

  1. Laŭ la decido de la Ministra Konsilantaro la 28-an de julio 2009 pri kreo, marko de limoj kaj nomo de komunumoj kaj iliaj estraroj, marko de limoj de iuj urboj kaj dono al iuj lokoj la statuson de urbo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne