La Tabla (hindie तबला, tablā de la arabe طبلة, ṭabla " tamburo ") estas frapinstrumento de nordhinda muziko. Ĝi konsistas el du malgrandaj kaldrontamburoj, kies kapoj havas karakterizan cirklan "okulon" ĉe la centro kaj estas luditaj per la fingroj de ambaŭ manoj. Ĝi havas grandan sonspektron. Ekde la 18-a jarcento, la tabla estas ludita en hindustana klasika muziko [1] same kiel en popola kaj religia muziko, plejparte en Barato, Nepalo, Pakistano, Bangladeŝo, kaj Srilanko [2][3]. En pluraj muzikkuturoj ĝi estas konsiderata ritminstrumento [4]. Ekde la 1960-aj jaroj ĝi ankaŭ estas uzata en okcidenta popmuziko kaj ĵazo pro ĝia speciala sono.
Ĝi estas uzata por akompani solludan sitaro, sarodo, sarangio, kaj kantisto, kaj por akompani dancon en la kathak stilo, foje eĉ kiel solinstrumento. Ankaŭ ofta en folkloro, populara kaj religia muziko (bhajan, kirtan [5], qawwali [6]) tra la hinda subkontinento [7]. La tabla estas ludata per la manoj.