Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tacito |
Tacito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 200 en Terno | ||||
Morto | 1-an de junio 276 (76-jaraĝa) en Tyana | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Floriano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marko Klaŭdio Tacito Aŭgusto (en latino, Marcus Claudius Tacitus Augustus) (c. 200 - junio de 276), pli konata en la roma historiografio kiel Tacito estis roma imperiestro inter la 275 kaj la 276.
Devenanta de senata familio de umbra origino, Tacito deĵoris kiel ordinara konsulo antaŭ sia surtroniĝo. Post mallonga interregno pro la murdo de Aŭreliano, li estis elektita imperiestro. En la provincoj de Malgrand-Azio, Tacito venkis la gotojn, kiuj konkeris kaj disrabis grandajn teritoriajn etendojn de Nigra Maro al Kilikio. Ses monatojn post lia akiro de la imperia potenco, li mortis en la urbo Tiana en Kapadocio.[1]