Tagetes minuta estas plantospecio de la genro Tagetes en la plantofamilio Asteracoj. Ĝi venas el Sudameriko kaj estas populara kuirarta herbo en Peruo kaj integrita parto de la perua kuirarto. En Peruo ĝi estas konata sub la nomo Huacatay [elp. hukataj] kaj Wakataya [elp. ŭakataj] en Bolivio.
Tagetes minuta estas indiĝena planto en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo, Urugvajo, Bolivio kaj Ekvadoro. La specio estas enportita specio en Hispanio, Italio, Slovenio, Balkana Duoninsulo, Afriko, Malagasio, Araba Duoninsulo, Kipro, Turkio, Sirio, Libano, Kaŭkaza regiono, Barato, Nepalo, Butano, Japanio, Tajvano, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Meksiko kaj Havajo[1].
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj GRIN
; $2