Tajda kurondo estas tiu fenomeno en la hidrologio, kiam la alvenanta alta tajdo formas ondon, kiu eniras riverbedon. En la geologio, ĝi estas moviĝa tipo de la vulkana cindronubo.
La alta tajdo puŝas/ŝovas la akvon en la riverfaŭkon, en la mallarĝiĝantan riverejon kontraŭ la fluo. Tajda kurondo okazas nur kelkloke sur la mondo, precipe tie, kie estas tre alta alta tajdo kaj el larĝa golfo eniras la akvo mallarĝan riverejon. Grava tajda kurondo povas minaci eĉ la ŝiptrafikon, sed tio estas samtempe defio al surfantoj (ondorajdantoj).
Kelkaj riveroj, kie okazas tajda kurondo: