Tajlando en la Olimpikoj

la tajlanda teamo en la malferma ceremonio de 2008 en Pekino
Tajlando en la Olimpikoj

Flago de Tajlando
IOK-kodo  THA
NOK Olimpika Komitato de Tajlando
Retejowww.olympicthai.org (taje)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
2002 · 2006 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

Tajlandaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tajlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. Vintrajn olimpikojn kompare malgrandaj teamoj de la nacia olimpika komitato partoprenas ekde 2002, kun escepto de la evento de 2010.

Ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, la teamo sume atingis 10 orajn, 3 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn, atingitajn ekde la Somera Olimpiko 1976. Fine ĝi havis la 57-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj. El la entute 35 medaloj atingitaj ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, 14 estis en halterlevo, 15 en boksado kaj 6 en tekvondo. Ĉiuj tiuj disciplinoj apartenas al la someraj olimpikoj: en vintra olimpiko ĝis nun ne atingeblis medalo. Inter landoj en Sudorienta Azio, Tajlando estas unua laŭ la nombro da oraj medaloj (10), kaj dua en la nombro da sumaj medaloj (35), nur malantaŭ la teamo de Indonezio kiu havas 37 medalojn. La plej sukcesaj Ludoj de Tajlando ĝis nun estis la Somera Olimpiko 2004 en Ateno, kie ili gajnis ok medalojn, tri el ili estis oraj.

La nacia Olimpika Komitato de Tajlando, kies taja nomo คณะกรรมการโอลิมปิกแห่งประเทศไทย ในพระบรมราชูปถัมภ์ substrekas la patronecon de la tajlanda reĝo, kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1950.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne