Tajpado (ankaŭ maŝinskribado) estas skribado de teksto klavante, per maŝino[1]. Laŭlonge de la historio estis serio da aparatoj kiuj permesis skribadon premante apartan klavon por ĉiu litero, el primitivaj skribmaŝinoj al nuntempaj poŝtelefonoj. Evidente ĉiu alfabeto postulas apartan klavaron.
Pli ĝusta maniero tajpi konsistas en tio ke oni ne rigardu al la klavaro, sed nur al papero (okaze de maŝino) aŭ al la ekrano (okaze de komputilo). Estas metodoj por lerni tiun sistemon, ĉu per rekta instruado de instruisto, ĉu per librometodo, ĉu per interreta kurso aŭ komputila programo.