Takaheo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Takaheo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. hochstetteri
Porphyrio hochstetteri
(A. B. Meyer, 1883)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Arealo de P. hochstetteri
Arealo de P. hochstetteri
Arealo de P. hochstetteri
Sinonimoj

Notornis mantelli Mantell, 1847
Porphyrio mantelli hochstetteri ,

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La TakaheoSudinsula Takaheo, Porphyrio hochstetteri estas aŭstralazia nefluganta birdo endemiisma en Novzelando kiu apartenas al familio de Raledoj. Oni supozis, ke tiu specio ekstingiĝis post la lastaj vidoj de 4 ekzempleroj en 1898. Tamen post zorge planita priserĉado la specio estis denove malkaŝita de Geoffrey B. Orbell ĉe lago Te Anau en la Montaro Murchison, Suda Insulo, la 20an de Novembro de 1948.

Proksima specio, la Nordinsula Takaheo (P. mantelli) aŭ mōho formortiĝis kaj estas konata nur laŭ skeletaj restaĵoj. Ambaŭ formoj estis konsiderataj kiel subspecioj de mantelli kaj estis kutime lokitaj en genro Notornis. Tamen poste oni konsideris, ke la diferencoj inter Porphyrio kaj Notornis estis nesufiĉaj por separigi la duan, dum la diferencoj inter la Nordinsula kaj la Sudinsula formoj pravigis la disigon en du specioj kiuj sendepende evoluis al neflugeco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne