Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
R00.0 | takikardio kiel priskribita simptomo | |
I47.1 | supraventrikla takikardio | |
I47.2 | ventrikla takikardio | |
Takikardio[1][2] (antikve-greke ταχυκαρδία, latinliterigite taĥikardía) en la terminaro de kardiologio estas persiste akcelita pulso de pli ol 100 taktoj po minuto en plenkreskulo. Ekde pulso de 150 batoj/min temas pri severa takikardio.[3] La kaŭzoj povas esti diversaj. La malo de takikardio - korfrekvenco sub 60 batoj po minuto - nomiĝas bradikardio.[4]
Ĝenerale, takikardioj povas esti dividitaj en supraventriklaj[5] kaj ventriklaj[6] takikardioj.