Tandy Corporation

Tandy Corporation
komerca kompanio • videoluda eldonejo vd
Dum 1919 - 2000
Sekvanto RadioShack
Sidejo Fort Worth
Lando Usono
Agokampo ledo
vdr

Tandy Corporation estis usona familia entrepreno origine pri ledaj produktaĵoj, bazita en Fort Worth Teksaso, Usono. Tandy Leather estis fondita en 1919 kiel butiko. Fine de la 1950-aj jaroj, sub la gvidado de tiama ĉefoficisto Charles Tandy, la kompanio plivastigis sian agadon al la ŝatokupa merkato, produktante interalie ledajn mokasenojn kaj monujojn. Ili atingis precipe altajn vendojn ene de la skolta komunumo, kio rapide kreskigis la enspezojn de la firmao.[1]

Komence de la 1960-aj jaroj, celante plivastigi la ambiciojn de la kompanio, Charles Tandy akiris kelkajn podetalajn kompaniojn, inkluzive de RadioShack en 1963, tiam preskaŭ bankrotita reto de elektronikaj butikoj en Bostono.

En la 1980-aj jaroj, nun gvidata de John Roach kiel ĉefoficisto, la korporacio ekinvestis en la merkaton de personaj komputiloj, fariĝante pioniro kun famaj modeloj kiel la TRS-80 aŭ pliposte la TRS-80 Color Computer aŭ "Coco". En 2000, la nomo Tandy Corporation estis forlasita, kaj la entrepreno fariĝis RadioShack Corporation.

  1. Tandy Corp.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne