Nuntempe tantro en okcidento estas konsiderata nek religio nek filozofio, sed arto, maniero sperti amon kaj sensecon kaj estas pli konata sub la nomoj neotantrismo aŭ novtantrismo, ankaŭ tantra masaĝo kaj seksa jogo. Centra ideo en tantro estas ĝia tute alia vizio pri la korpo. Tiu vizio povas esti ke sekso povas havi tute aliajn dimensiojn kiam oni havas aliajn konceptojn en la cerbo, kiam niaj propraj konvinkoj pri la realeco ne limigas pli da erotikaj eblecoj. Konkrete temas pri diversaj sintenoj kaj pri la perfektigo de la sensoj (tuŝo, odoro, aŭdo ...) pere de spirado-ekzercoj, jogo sintenoj, masaĝoj kaj ritoj, esti malfermema al senprijuĝaj konversacioj pri kio iu alia fantazias eĉ se tiuj ne kongruas kun via propra imago, sur kiu loko, kun kiu, kion vi vidas, flaras, sentas. Temas pri pseŭdo-filozofio evoluigita en la okcidento je la fino de la dudeka jarcento fare de verkistoj pri nova epoko, malsimila de la origina koncepto de la tantro kiel ĝi estas konata en Barato, Ĉinio (Tibeto).