Tarbes [tarb'] (aŭ okcitanlingve Tarba [tarbo]), en esperanto Tarbezo[1][2], estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Hautes-Pyrénées kaj en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 000 loĝantojn kaj estas la prefektejo de la departemento.
Tarbes estas grava industria centro en tiu parto de la regiono Sudo-Pireneoj kaj granda militista centro.
- ↑ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article77
- ↑ malaperinta esperanto65.fr (ligilo al versio savita ĉe archive.org), uzo de "Tarbezo" en blogo de la loka esperantista asocio