Tartrata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Tartrata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Tartrata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 526-83-0 | ||
ChemSpider kodo | 852 | ||
PubChem-kodo | 875 | ||
Merck Index | 15,9204 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka pulvoro | ||
Molmaso | 150087 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,78g cm−3 | ||
Fandpunkto | 168 °C | ||
Ekflama temperaturo | 210 °C | ||
Memsparka temperaturo | 425 °C | ||
Acideco (pKa) | 2,89 | ||
Solvebleco | Akvo:1330 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 7500 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 R41 | ||
Sekureco | S26 S37 S39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H318, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tartrata acido (latine acidum tartaricum[2]) estas la plej ofta planta dukarboksilata acido. Ĝi estas senkolora, kristala, en akvo bone solvebla materialo. Oni uzas ĝin en nutraĵindustrio kaj industrio.
Ĝi estas la kromprodukto de vinfarado, konata kaj uzata en la antikva Romio kaj Helenio. La liberan acidon izolis unuafoje Carl Wilhelm Scheele en 1769 el kalia tartrato.
Oni produktas unuafoje kalcian-tartraton el vinaj fermentaj sedimentaĵoj per kalcio-hidroksida neŭtraligo, poste per sulfuracida traktado la tartratan acidon. La Rochelle-salon oni faras el kruda tratro per soda neŭtraligo.
Oni produktas la puran tartron per filtraĵo restibta post produktado de tartrata acido kaj Rochelle-salo. Per la reakcio de kruda tarto kaj antimona -oksido estiĝas tria salo, la t.n. vomiga tartrato (kalio-antimonil-tartrato).
Oni uzas la tartratan acidon kiel acidigaĵon en karbondioksidaj trinkaĵoj, eferveska pulvoro, gelatenaj desertoj kaj fruktaj ĵeleoj.
En la industrio, oni uzas ĝin kiel purigaĵon. Oni uzas la Rochelle-salon por arĝentigo de la speguloj, fromaĝo-produktoj kaj en laksigaĵoj.
Tartrata acido havas tri stereoizomerojn:
Louis Pasteur fondis la modernan stereokemion per analizo de la kristala strukturo, kemiaj kaj optikaj proprecoj de la tartrataj acidoj.