Tegernsee | ||
---|---|---|
La lago Tegernsee rigardata el sudoriento sur aera foto
| ||
lago | ||
Situo | Mangfall-montaro, Bavaraj antaŭalpoj, 50 km sude de Munkeno | |
Ĉefaj fontoj | Weißach, Rottach, Alpbach, Söllbach, Breitenbach, Zeiselbach, Quirinbach, Grambach, Weidenbach | |
Ĉefaj elfluoj | Mangfall → Inn → Danubo → Nigra maro | |
Insuloj | Ringseeinsel | |
Setlejoj | Tegernsee, Gmund am Tegernsee, Rottach-Egern, Kreuth, Bad Wiessee | |
Areo de la baseno | 210,75 km²[1] | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 43′ 42″ N, 11° 43′ 57″ O (mapo)47.72833333333311.7325726Koordinatoj: 47° 43′ 42″ N, 11° 43′ 57″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 726 m ü. NN | |
Surfaca areo | 8,90 km²[1] | |
Maksimuma longo | 5,720 km[1] | |
Maksimuma larĝo | 2,150 km[1] | |
Akva volumeno | 323 090 000 m³[1] | |
Maksimuma profundo | 72,6 m[1] | |
Averaĝa profundo | 36,3 m[1] | |
pH-valoro | 7,7–8,5 | |
Borda longo1 | 21,04 km | |
Apartaĵo de la lago | Mondvaste unua ringkanaligo ĉirkaŭ lago | |
Renoviga tempo | 1,28 jaroj | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Originala mapo pri ĝia pozicio, el 1862
| ||
Tegernsee estas lago en la suda parto de Germanio, rande de la Alpoj. Ĝi situas 725 m super la maro, inter brakumo de arbaraj montoj. Ĝi longas ĉirkaŭ 7, larĝas ĉirkaŭ 1,5 km, la plej profunda punkto estas 72 m. La superflua akvo de la lago fluas tra la Mang-akvofalo en riveron Inn.
Ĉirkaŭo de la lago estas populara turisma loko. Ĉe la orienta bordo situas la urbo Tegernsee kun vidindaĵo de la benediktana klostro (746-1803), kastelo de Mikŝa la 1-a (1803-?).
Su la okcidenta bordo kuŝas la kuracejo Bad Wiessee kun joda-sulfura kuracakvo. Grava ripozloko estas ankaŭ Rottach-Egern sur la suda bordo, ĉe piedoj de la monto Wallberg (montopinto 1722 m).