Tegolo (el la latina: tegula, de tegere, tegi, kovri) estas maldika plato el kuirita argilo, per aro da kiuj oni faras tegmenton, fiksante ilin tiel, ke ili sin parte interkovras.
Laŭ Francisko Azorín tegolo estas Diversforma k. diversmateria maldika peco uzata por tegmenti.[1] Li indikas etimologion el la greka stegos, stege (tegmento), kaj de tie la latina tego, tegula. Kaj li aldonas liston de tegmentotipoj, nome: argila, marmora, ardeza, vitra, metala, plata, kanela, konkava, konveksa, firsta, greka, araba.[2]