Tekilo

Diversaj boteloj kun tekilo
La areoj kie tekilo estas produktata (malhelverda) kaj la areoj kie oni kultivas agavojn (helverda)

Tekilo (hispane tequila) estas speco de brando aŭ likvoro produktata ĉefe en la regiono Ĥalisko en Meksiko. Tekilo estas farata el la suko de speco de agavo (preciza nomo: Agavo Tekila Vebera Blua; Hispane: Agave Tequilana Weber Azul / (Caducifolia.ssp.tequilana.cv.azul)), kiu havas longajn kaj mallarĝajn foliojn kaj koloron blu-glaŭkan. La tekilo produktiĝas kiel Nomo de origino en la 5 meksikaj ŝtatoj Guanajuato, Michoacán, Tamaulipas, Nayarit kaj kompreneble en Jalisco. En la 4 aliaj ŝtatoj nur kelkaj komunumoj havas la rajton produkti tekilon.

Ekzistas multaj diversaj specoj de agavo. El kelkaj oni produktas fibrojn, kaj el aliaj alkoholaĵojn. Unue oni uzis por tiaj alkoholaĵoj la nomon meskalo, per vorto el la navatla lingvo (= "tio, kio estas kuirita") por la koro de la planto. Ĉe la alveno de la hispanoj al Meksiko oni komencis distili la meskalojn, kaj oni prenis la nomon "meskalo" por la trinkaĵo mem. Laŭ la paso de la jaroj oni komencis distingi la diversajn meskalojn laŭ deveno, kaj inter ili la plej fama estis la meskalo de Tekilo (urbeto el Jalisco), kaj poste ĝi eknomiĝis simple "tekilo".

La trinkaĵo povas nomiĝi tekilo nur se ĝi enhavas minimume 51 % da agavo. La plej puraj tekiloj enhavas 100 % da agavo. La miksitajn tekilojn oni miksas kun maizsiropo aŭ siropo de sukerkano. La produktistoj de la pura tekilo indikas tion sur la etikedoj ("100 % agavo") por havi plian argumenton ĉe la vendado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne