Tekno-muziko[1] - en multaj lingvoj laŭ anglalingva modelo nomata Techno [ˈtɛknoʊ] - estas stilaro de elektronika muziko. La termino ne estas tutprecize difinita kaj kutime karakterizas plurajn, inter si proksime parencajn stilojn de elektronika muziko. Ĉirkaŭ la fenomeno de tekno-muziko evoluiĝis propra junulara kulturo; kaj krom en specifaj tekno-muzikaj dancejoj la muzika stilo publike videbliĝas aparte en publikaj strataj tekno-muzikaj paradoj kiel la "Loveparade" en Germanio, en kiuj granda nombro da junuloj surstrate celebras la muzikan stilon.