Televida turo de Berlino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Berliner Fernsehturm | |||||
| |||||
telekomunika turo historia loko observturo vidindaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Arkitekto | Hermann Henselmann • Günter Franke vd | ||||
Estiĝo | 3-a de oktobro 1968 | ||||
Malfermo | 3-a de oktobro 1969 | ||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Berlin-Mitte | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 52° 31′ 15″ N, 13° 24′ 34″ O (mapo)52.52083333333313.409444444444Koordinatoj: 52° 31′ 15″ N, 13° 24′ 34″ O (mapo) | ||||
| |||||
Posedata de | Deutsche Funkturm vd | ||||
| |||||
Retejo | https://tv-turm.de/ | ||||
La televida turo de Berlino – germane Berliner Fernsehturm – altas 368 metrojn kaj sekve estas la plej alta konstruaĵo de Germanio. En Eŭropo ĝi estas la kvare plej alta konstruaĵo, ne sekurigita per aldonaj kabloj. La turo dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR el betono kaj ŝtalo konstruiĝis en la historia centro de Berlino, en la urboparto Berlin-Mitte, rekte apud la mezepoka Maria Preĝejo de Berlino, tuj okcidente de la Aleksandra Placo de Berlino kaj en relativa proksimeco al la "Ruĝa Urbodomo". Dum la epoko de GDR la turo estis simbolo de la moderna, "socialisma" konstruarto en Orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR: Ofte ĝi prezentiĝis en televidaj bildoj, kaj eĉ pionira kanto temis pri ĝi. Nuna posedanto estas filia firmao de la tutgermania telefona konzerno Deutsche Telekom, kiu havas sian sidejon en la multe pli okcidenta urbo Monastero.
Oni ne konfuzu la konstruaĵon kun la Berlina Radioturo en la okcidenta parto de la urbo, kiu en konstrumaniero iom komparebla al la Eiffel-Turo en Parizo konstruiĝis sur la areo de la berlina ekspoziciejo (Messegelände).