Templo de Kom Ombo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Egipta templo templo arkeologia loko ruino ![]() | |||
Lando | Egiptio ![]() | ||
Situo | Provinco Asuano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 24° 27′ 7″ N, 32° 55′ 41″ O (mapo)24.45194444444432.928055555556Koordinatoj: 24° 27′ 7″ N, 32° 55′ 41″ O (mapo) | ||
| |||
La Templo de Kom Ombo estas nekutima duobla templo konstruita dum la regado de la Ptolemea dinastio, inter la jaroj 180 a.K. kaj 47 a.K.,[1] en la egipta urbo Kom Ombo. En la periodo de romia dominado oni faris kelkajn ampleksigojn.
La konstruaĵo estas unika pro sia duobla desegno, kio signifas ke estis alirejoj, kortoj, ĉambroj, kapeloj kaj sanktejoj duobligitaj por du dioj: Sobek kaj Horuso. La suda duono de la templo estis dediĉita al Sobek, dio de la fekundeco kaj kreinto de la mondo, kiu aperas kun Hatoro kaj Ĥonsu.[1] Krome, la norda duono de la templo estis dediĉita al Horuso «Horuso la Maljuna», kiu figuras kun Tasenetnofret, la «Bona Fratino» (speciala formo de Hatoro)[2] kaj Panebtauy «Senjoro de la Du Teroj».[1] La templo estas tute maltipa ĉar estas duobla kaj simetria rilate al la ĉefa akso.
Kelkaj el la tri cent mumioj de krokodiloj malkovritaj en la zono estas ekspoziciitaj en la nomita Muzeo de la Krokodilo.[3]