Le temps retrouvé | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Marcel Proust |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1927 |
Tempo retrovita (france Le temps retrouvé) estas la sepa kaj lasta parto de la romano Reserĉe al la perdita tempo (À la recherche du temps perdu) de Marcel Proust. Ĝi estis publikigita en 1927, jam post la morto de la aŭtoro.
La rakontanto, kiu ĉiam deziris fariĝi beletristo sed neniam sentis sin kapabla, restas en la kamparo kaj post denova pripensado rezignas pri tiu celo. La Unua mondmilito komenciĝis. Li revenas al Parizo kaj trovas, ke ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ famoj pri la antaŭa epoko, la antaŭaj mondumaj medioj, estas malĝustaj. Diversaj konatoj mortis aŭ tute ŝanĝis sian socian pozicion.
Post la fino de la milito li vizitas feston ĉe la princino de Germantes. Survoje li spertas, kiel antaŭe okazis al li diversfoje, pro simila sensado senvolan memoradon de pasinta tempo. Li fine komprenas, ke tia sensado estas la pordo al vera memorado, kiu revivigas pasintecon, kaj ke belarto, priskribante tiujn sensadojn, savas la spertojn de la vivo kaj detruas la dependon je tempo. Li nun sentas sin preta por verki la romanon.