Tendarismo estas kredo, ke la mondo estas dividita en grandajn, konkurantajn politikajn ŝtato-grupojn (“tendaroj”), kaj ke maldekstruloj devus subteni unu tendaron kontraŭ aliaj.[1] Diference de naciistoj, tendaristoj ne subtenas landojn pro kialoj kiel etneco aŭ nacia identeco. Ili subtenas tendaron pro ideologiaj motivoj, trovante sin pli proksimaj al unu el la tendaroj pro ideologiaj kialoj, ekzemple rilataj al socialismo aŭ kontraŭimperiismo.