14-a reenkarniĝo de la Dalai-Lamao | |
---|---|
![]() | |
Tenzin Gyatso | |
Naskonomo | Lhamo Thondub |
Identigodato | 17-a de novembro 1950 |
Antaŭulo | Thubten Gyatso |
Posteulo | Elektota |
Dato de naskiĝo | 6-a de julio 1935 |
Loko de naskiĝo | Taktser, Amdo, Tibeto |
Tenzin Gyatso (བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ en la tibeta, Tenzin Gjaco en Esperanto) estas la 14-a Dalai-Lamao kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo (ankaŭ mongolaj budhanoj) kaj la politika gvidanto de la tibeta diasporo. Li estas lamao kies gento estas la Gelugpao, alidire «la flavaj ĉapoj». Naskita la 6-an de julio 1935, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo, kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).
Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomeco de Tibeto.