Teodor Jung | |
---|---|
![]() germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Egruho • Odo Lajuna • Rejnardo • Dalen • R-ano • Tojo • Joto • Zigzage |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1892 en Meckenheim, Germanio |
Morto | 12-an de majo 1986 (93-jaraĝa) en Den Haag, Nederlando |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando de Nederlando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Heinrich Jung (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto ĵurnalisto ![]() |
Teodor JUNG plej konata kiel Teo JUNG (naskiĝis Theodor Karl August Heinrich JUNG la 21-an de decembro 1892 en Meckenheim, mortis la 12-an de majo 1986[1] en Den Haag) estis germana esperantisto, ĵurnalisto, presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per honorbroŝo de GEA en 1961.
Liaj originalaj verkoj: La Alta Kanto de la Amo, poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano Landoj de l' Fantazio, rakontoj Mil kaj Unu Noktoj, Sakuntala, Gudrim. La tradukoj: La Ŝipĉarpentisto de Friedrich Gerstäcker, En Okcidento Nenio Nova, La Vojo Returne (en kunlaboro kun Joseph Ferdinand Berger), ambaŭ romanoj de Erich Maria Remarque, La Mistero de l' Sango de Forst. Originala studo: De Muheddin ĝis Mundilatin.
En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian 'studadon. Li esperantistiĝis en 1909-10, fondis du Esperanto-grupojn kaj gvidis multajn kursojn. En 1919 li kun Max Butin kaj aliaj restarigis la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon (Revelo); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud Kolonjo monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo Esperanto Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je Heroldo de Esperanto (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la Esperanto-movadon en Germanio kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).
Hilda Dresen en Enciklopedio de Esperanto juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de internacia lingvo (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio (UEA)".
De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon Lingva Kritiko kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al Nederlando.