Codex Theodosianus | |
---|---|
![]() | |
jura kodo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Teodozio la 2-a |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 15-a de februaro 0438 |
La Teodozia kodo (latine Cōdex theodosiānus) estas kolektaĵo de imperiestraj leĝoj ordinita de la romia orienta imperiestro Teodozio la 2-a (408-450). Ĝi estis promulgita, post preparada fazo daŭrinta naŭ jarojn, la 15-an de februaro de 438, kaj ekvalidis, kaj por la Romia Orienta Imperio kaj por la Okcidenta, la 1-an de januaro 439.