Teoremo de Green

En fiziko kaj matematiko teoremo de Green donas la interrilaton inter linia integralo ĉirkaŭ simpla fermita kurbo C kaj duobla integralo super la ebena regiono D barita per C. La teoremo de Green estis nomita laŭ brita sciencisto George Green kaj estas speciala okazo de la pli ĝenerala teoremo de Stokes.

La aserto de la teoremo estas jena: Estu C direktita, glata, simpla fermita linio en la ebeno kaj estu D la regiono barita per C. Se L kaj M havas kontinuajn partajn derivaĵojn en malfermita regiono enhavanta D-an, rezultas

Iam malgranda cirklo estas lokita supre sur la integrala simbolo:

Tio indikas, ke la kurbo C estas fermita. Por indiki pozitivan orientiĝon, sago en la laŭhorloĝnadla direkto estas iam desegnita en la cirklo sur la integrala simbolo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne