En matematiko, la teoremo pri bonordigo aŭ teoremo de Zermelo (laŭ Ernst Zermelo [cermélo]) asertas ke ĉiu aro povas esti provizita per bona ordo. Aro X estas bone ordigita se ĉiu ne-malplena subaro de X havas malplej grandan elementon sub la elektita ordigo.
La teoremo pri bonordigo estas ekvivalenta al la aksiomo de elekto, en la senco ke ĉiu el ili kune kun la aksiomoj de Zermelo-Fraenkel estas sufiĉa por pruvi la alian, en unuaorda logiko. (La samo validas por la lemo de Zorn.) En duaorda logiko, tamen, la teoremo pri bonordigo estas strikte pli forta ol la aksiomo de elekto: el la teoremo pri bonordigo oni povas dedukti la aksiomon de elekto, sed el la aksiomo de elekto oni ne povas inferi la teoremon pri bonordigo.
Bona ordo estas grava ĉar pro ĝi ĉiu aro povas esti konsiderata per la potenca tekniko de transfinia indukto. La teoremo pri bonordigo havas sekvojn kiuj povas ŝajni paradoksaj, kiel ekzemple la paradokso de Banach-Tarski.