Teresa de Almeida

Teresa de ALMEIDA
Persona informo
Naskonomo Teresa da Piedade de Baptista Almeida
Naskiĝo 1932
en Penha de França, Goa
Lingvoj portugalakatalunahispanaEsperanto vd
Loĝloko BarcelonoLisbonoLondono vd
Ŝtataneco Portugalio
Hispanio
Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Vimala Devi
Okupo Verkisto, tradukisto kaj poeto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teresa de ALMEIDA (pseŭdonomo: Vimala Devi) (naskiĝis 1932) estas hinda portugala verkisto kaj tradukisto, naskiĝinta en Goa en la tempo, kiam tiun regionon regis Portugalio. En 1952 ŝi transloĝiĝis al Lisbono, en 1973 al Barcelono. Ŝi verkas en la lingvoj portugala, hispana, kataluna kaj Esperanto. En Esperanto ŝi verkis du poemarojn: Pluralogo (1996) kaj Speguliĝoj (1998). En 2000 aperis en Esperanto traduko de ŝia novelaro Musono (eldonita en la portugala en 1963 kaj tradukita ankaŭ en la konkanan kaj katalunan lingvojn kaj eron ankaŭ en la anglan).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne