Terminalio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Terminalia catappa
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Badamia Gaertn. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La terminalio[2] (Terminalia) estas genro de grandaj arboj el la angiosperma familio de kombretacoj. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 100 speciojn kiuj estas disvastiĝintaj tra la tropikaj regionoj en la mondo. Tiu genro ricevis sian nomon de la latina terminus, indikante la fakton ke la folioj aperas ĵus ĉe la pintoj de la ŝosoj.
Arboj de tiu genro estas speciale konataj kiel resurso de sekundaraj metabolitoj, ekzemple ciklaj triterpenoj kaj iliaj derivaĵoj, flavonoidoj, taninoj, kaj aliaj aromatoj. Iuj de tiuj substancoj havas kontraŭfungajn, kontraŭbakteriajn kaj hepatoprotektajn efikojn.