Terorisma atako en Beslano | ||||
---|---|---|---|---|
Terorisma atako en Beslano | ||||
Desupre maldekstre laŭ horloĝmontrilo: La duondetruita lernejo N 1en 2008; ortodoksa kruco en la sporthalo memore al la pereintoj; Arbo de funebro en la Urbo de anĝeloj; fotoj de pereintoj ostaĝoj | ||||
Parto de Ĉeĉena konflikto | ||||
Geografia situo | 43° 11′ 3″ N, 44° 32′ 27″ O (mapo)43.18419444444444.540861111111Koordinatoj: 43° 11′ 3″ N, 44° 32′ 27″ O (mapo) | |||
| ||||
Dato | de la 09:30 horo la 1-an — ĝis 17:00 horo la 3-an de septembro 2004 (UTC+3) | |||
Celo | Civiluloj (ĉefe infanoj) | |||
Tipo de atako | Ostaĝigo, lerneja masakro | |||
Armiloj | pistoloj, mitraletoj, mitraloj, bombokanonoj, memfaritaj eksplodaĵoj, eksplodzonoj | |||
Mortoj | 334 | |||
Vunditoj | pli ol 800 | |||
Viktimoj | 1128 ostaĝoj | |||
Atakintoj | grupiĝo Rijadus-Saliĥijn (Ŝamil Basajev, Abu Dzejt, Magomed Ĥaŝijev, Ruslan Ĥuĉbarov) | |||
Partoprenintoj | 32 | |||
Defendantoj | FSB, Interna armeo, lokaj civiluloj | |||
Motivo | ĉantaĝo de la rusia registaro por atingi sendependecon de Iĉkerio | |||
Beslano sur la mapo de Rusio | ||||
La terorisma atako en Beslano estis kaptado de 1128 grandparte infanaj ostaĝoj en la mezlernejo N 1 en urbo Beslano (Norda Osetio, Rusio), fare de la teroristoj matene la 1-an de septembro 2004 dum la solena kunveno en la lerneja korto, dediĉita al la komenco de la lernojaro. Dum du tagoj kaj duono la teroristoj retenis en la de ili minigita lernejo 1128 ostaĝojn[1] (plejparte infanojn, ties gepatrojn kaj lernejajn kunlaborantojn) en aĉegaj vivkondiĉoj, rifuzante al homoj plenumi eĉ la plej minimumajn vivbezonojn.
En la tria tago ĉirkaŭ 13:05 en la lernejo okazis eksplodoj kaj poste ekflamis incendio, sekve de kio la konstruaĵo parte disfalis. Post la unuaj pafoj la ostaĝoj komencis forkuri el la lernejo kaj la sieĝantoj sturmis la domon. Dum la ĥaosa interpafado, kiun partoprenis ankaŭ civiluloj uzintaj privatajn pafilojn, estis mortigitaj 27 teroristoj (tri aliaj, inkluzive de unu kamikazino pereis inter la 1-a kaj la 2-a de septembro[2][3][4]). La sola vivkaptita teroristo Nur-Paŝi Kulajev estis arestita kaj poste kondamnita al la dumviva malliberigo[5].
Kvankam plejparto da la ostaĝoj estis liberigitaj dum la sturmo, 334 homoj pereis (inkluzive de 186 infanoj) kaj pli ol 800 estis vunditaj[6][7][8][9]. La ekonomia damaĝo superis 34 milionojn da rubloj (pli ol 600 mil usonajn dolarojn)[10]. La respondecon pri la terorisma atako publike prenis al si Ŝamil Basajev, kiu publikigis tiun deklaron en la retejo de la ĉeĉenaj separatistoj «Kaŭkazo-centro» la 17-an de septembro 2004[11].
En 2012 la enketado pri tiu terorisma atako, komencita de la stabo de la ĝenerala prokurorejo de Rusio la 1-an de septembro 2004, plu daŭris. Siajn enketadojn okazigis kelkaj sendependaj unu de alia komisionoj, ekspertaj grupoj kaj societoj, tamen pluraj cirkonstancoj, inkluzive de nombro de la teroristoj, supozebla fuĝo de pluraj teroristoj, registara agado dum la intertraktado kaj la sturmo kaj kialoj de la limigita kaj kontraŭdira raportado pri tiu evento en amaskomunikiloj, estas plu diskutataj. Kelkaj komentantoj asertas, ke la pereo de certa kvanto de la ostaĝoj estis kaŭzita de la liberiga operaco[12][13].
La terorisma atako en Beslano finis la ĉenon de la teroraj agoj en Rusio en 2004, post kio la politika estraro de la lando okazigis gravajn reformojn en la leĝaro[14]. Interalie estis aboliciitaj la guberniestraj balotoj[15][16][17][18] kaj fonditaj la Socia Ĉambro de la Rusia Federacio, la Nacia Kontraŭterorisma Komitato kaj la Komisiono pri plibonigado de la socia-ekonomia stato en la Suda federacia regiono.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj k7
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj traur
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj gq
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj women
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj pismo
; $2