Por samtitola artikolo vidu la paĝon Teruel (stacidomo). |
Teruelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
Centra placo | |||||
municipo en Hispanio | |||||
| |||||
Oficiala nomo | Teruel | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Aragono | ||||
Provinco | Teruelo | ||||
Komarko | Teruelo (komarko) | ||||
Poŝtkodo | 44001–44003 | ||||
Areo | 440.41 km² | ||||
Alteco | 915 m. | ||||
Distanco | 303 km de Madrido | ||||
Loĝantaro | 36 713 loĝ. (2024) | ||||
Riveroj | Guadalaviar kaj Alfambra | ||||
Retejo | https://www.teruel.es | ||||
Koordinatoj | 40° 21′ N, 1° 6′ U (mapo)40.343611111111-1.1072222222222Koordinatoj: 40° 21′ N, 1° 6′ U (mapo) | ||||
Teruelo, hispanlingve Teruel, estas urbo en la aŭtonoma regiono Aragono, en la zono centr-orienta de Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de Provinco Teruelo en la suda triono de Aragono kaj de la komarko Komunumo de Teruelo en la centro de la sudo de ña provinco.
Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 35 668 homoj (2016)[1]; tiele ĝi estas la malplej loĝata de la provincaj ĉefurboj de Hispanio.
Inter ties turismaj allogaĵoj troviĝas ties mudeĥaraj konstruaĵoj, la maŭzoleo de la Geamantoj de Teruelo, la Torico (taŭreto) kaj la paleontologia centro Dinópolis. La plej elstaraj mudeĥaraj monumentoj estas la preĝejo de Sankta Maria, nome Katedralo de Teruelo, kaj la turoj de El Salvador, San Martín kaj San Pedro, ĉe kiu troviĝas la preĝejo samnoma, ankaŭ de mudeĥara stilo.