Testejo Nevado | ||
---|---|---|
Atombomba testejo | ||
![]() ![]() | ||
armea spaco, provejo de atomarmiloj [+] | ||
Lando | Usono | |
Regiono | Nevado | |
- koordinatoj | 37° 7′ 0″ N, 116° 3′ 0″ U (mapo)37.116666666667-116.05Koordinatoj: 37° 7′ 0″ N, 116° 3′ 0″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 3 500 km² (350 000 ha) [+] | |
Areo | 3 500 km² (350 000 ha) [+] | |
![]() |
||
Testejo Nevado | ||
![]() |
||
La Nacia Sekurecejo Nevado (angle Nevada National Security, akronime NNSS), pli konata sub sia iama nomo Testejo Navado (Navada Test Site, akronime NTS [1][2]) estas nuklearmila testejo kun areo de 3 500 kvadrataj kilometroj, kiu situas en sudorienta Distrikto Nye, en Nevado, Usono, ĉ. 105 km nordokcidente de Lasvegaso. Ekde ĝia establado en 1951, 928 nukleaj provoj estis faritaj tie. La ejo estas administrita fare de la National Nuclear Security Administration (NNSA), kiu estas subigita al la Usona Departemento pri Energio.
La areo, antaŭe konata kiel la Nevada Proving Ground, estis establita en 1951 por testeksplodoj de nukleaj armiloj, kaj konsistas el ĉ. 3.500 km² da dezerto kaj montara tereno. La testeksplodo en Nevado komenciĝis per unu- kilotuno (4 teraĵulo) bombo faligita sur Frenchman Flat, la 27-an de januaro 1951. Multaj el la ikonecaj bildoj de la nuklea epoko venas de tiu ĉi testejo [3].