The Bisexual Option | |
---|---|
skribita verko • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fritz Klein |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1978 |
Eldonejo | Harrington Park Press |
Ĝenro | GLAT-literaturo |
La ambaŭseksema opcio (angle The Bisexual Option) estas libro verkita en 1978 fare de la usona psikiatro Fritz Klein. La dua eldono de la libro estis eldonita en 1993. La libro estas konsiderata unu el la unuaj verkoj pri ambaŭseksemo en la disciplino de kviraj studoj [1].
La libro argumentas kaj montras, ke ambaŭseksemo ja ekzistas kaj ke homoj povas kongrui kun la kontinuumo de ĉi tiu seksa orientiĝo. La libro ankaŭ helpas klarigi kiuj ambaŭseksemuloj estas kaj kial ili havas problemojn en aliseksemaj, samseksemaj kaj lesbaj GLAT-komunumoj [2].