La Kato kaj la Kanario | |
---|---|
![]() Originala afiŝo de 1927 | |
filmo | |
Originala titolo | The Cat and the Canary |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Muta filmo (anglaj subtekstoj) |
Kina aperdato | 9-a de septembro 1927 |
Daŭro | 82 min |
Ĝenro | Horora filmo |
Kameraado | Gilbert Warrenton |
Reĝisoro(j) | Paul Leni |
Produktisto(j) | Paul Kohner |
Scenaro | Walter Anthony (titoloj) Alfred A. Cohn (adaptado) Robert F. Hill (adaptado) |
Laŭ la verko de | John Willard |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorkio |
Muziko de | Hugo Riesenfeld |
Ĉefrolantoj | Laura La Plante Forrest Stanley Creighton Hale |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Distribuo | Universal Pictures |
IMDb | |
The Cat and the Canary (esperante "La Kato kaj la Kanario") estas usona, muta hororfilmo aperinta en 1927 kaj adaptita el la samnoma teatraĵo verkita de la dramisto John Willard en 1922. Reĝisorita de la germana ekspresionisto Paul Leni, la filmo prezentas la aktorojn Laura La Plante kiel Annabelle West, Forrest Stanley kiel Charles "Charlie" Wilder, kaj Creighton Hale kiel Paul Jones. La intrigo ĉefe temas pri la morto de Cyrus West, kiu estas la onklo de Annabelle, Charlie kaj Paul, kaj pri la legado de lia testamento 20 jarojn poste. Annabelle heredas la riĉaĵojn de sia onklo: kiam ŝi kaj ŝia familio tranoktas en la fantomloĝita sinjordomo de la onklo, ili tamen estas turmentitaj de mistera estaĵo. Dume, frenezulo konita kiel "la Kato" eskapas el proksima frenezulejo kaj kaŝas sin en la sinjordomon.
The Cat and the Canary apartenas al specifa ĝenro de komediaj hororfilmoj, kiuj estis inspiritaj de kelkaj Broadway-teatraĵoj de la 1920-aj jaroj. Tiu adapto de la teatraĵo fare de John Willard sukcese miksas ekspresionismon kaj humuron, el kio laŭ kritikistoj rezultas la unika kaj rimarkinda stilo de Paul Leni. La etoso kreita de John Leni en la filmo spertis grandan sukceson ĉe la publiko, tiel ke The Cat and the Canary iĝis influa kaj imitinda ekzemplo por la klasika filmtemo de la malnova, malhela domo : tiu ĝenro poste restis populara ekde la 1930-aj ĝis la 1950-aj jaroj. La verko estas cetere unu el la plej fruaj hororfilmoj produktitaj de Universal Pictures, kaj estas ofte rigardita kiel "la kojnŝtono de la Universal-skolo pri hororo"[1]. La teatraĵo estis sekve readaptita je kvin pliaj fojoj : la plej rimarkinda el tiuj readaptoj datiĝas de 1939 kaj montras la komedian aktoron Bob Hope.