The Citadel | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Citadel |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1938 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Harry Stradling |
Reĝisoro(j) | King Vidor |
Produktisto(j) | Victor Saville |
Scenaro | Ian Dalrymple • Frank Wead • Elizabeth Hill |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Louis Levy |
Rolantoj | Robert Donat • Rosalind Russell • Ralph Richardson • Rex Harrison • Emlyn Williams • Penelope Dudley-Ward • Francis L. Sullivan • Cecil Parker • Athene Seyler • Edward Chapman • Felix Aylmer • Kynaston Reeves • Mary Clare • Nora Swinburne |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer Denham Film Studios |
Honorigoj | National Board of Review Award for Best Film |
IMDb | |
La Citadelo (en la angla : The Citadel) estas brita filmo de 1938 reĝisorita fare de King Vidor, kun Robert Donat kaj Rosalind Russell en la gvidroloj.
La scenaro estas bazita sur la samnoma romano de A. J. Cronin de 1938.
Cronin estis kuracisto kiu establis klinikon en minadregiono en Suda Kimrio kaj estis nomumita medicina inspektoro de la minoj. De liaj spertoj pri esplorado de la malutilaj efikoj de la minindustrio sur la sano de la laboristoj, li produktis materialon por la libroj kiujn li poste verkis, "La Citadelo" kaj "Steloj kaptas de supre".
La intrigo traktas medicinan etikon - juna kaj idealisma kuracisto kiu traktas la malriĉajn kaj malsanajn ministojn de la minista valo en Kimrio, forlasas ilin kaj venas al Londono al la altaĵoj de riĉeco kaj prestiĝo de privata praktiko ĝis la danĝero ke li kiel loka kuracisto perdos ĉiujn valorojn, kiujn li kredis. Kiel li, Cronin ankaŭ translokiĝis al Londono kaj estis tre sukcesa en sia laboro kiel kuracisto sur Harley Street.