The final Cut | |||||
---|---|---|---|---|---|
Artisto | Pink Floyd | ||||
Tipo | Muzikalbumo | ||||
Publikigo | 21-a de marto de 1983 | ||||
Daŭro | 43'23 (originale), 46'21 (reeldonoj) | ||||
Ĝenro | Progresiva roko | ||||
Firmao | Harvest, Columbia | ||||
Produktanto | Roger Waters, Bob Ezrin, Michael Kamen | ||||
| |||||
Pink Floyd - kronologio | |||||
Antaŭa muzikalbumo The Wall (1979) |
Sekva muzikalbumo A Momentary Lapse of Reason (1987) | ||||
The Final Cut estas la dekdua albumo de la angla progresiv-roka Pink Floyd, publikigita je la 21-a de marto 1983.
Ĉi-tiu konceptalbumo estas la lasta albumo de Pink Floyd en kiu partoprenis la basgitaristo Roger Waters, kaj la nura en kiu la klavaristo Richard Wright ne partoprenis post sia eksigo dum la surbendigo de la antaŭa albumo The Wall. Waters unue fasonis ĝin kiel filmomuziko por la filmo Pink Floyd The Wall, sed la ekesto de la Falklanda milito inspiris al li la verkon de aliaj kantoj temantaj pri kontraŭmilitarismo. Li dediĉis la albumon al sia patro mortiginta dum la dua mondmilito.
The Final Cut estis surbendigata en ok malsamaj anglaj studioj, helpe de studiaj muzikistoj, en kondiĉoj de malamikaj rilatoj inter Roger Waters kaj David Gilmour. La basgitaristo verkis ĉiujn kantojn kaj inspektis ĉiujn aspektojn de la albumo, rifuzante ajnan krean partoprenon de la aliaj anoj, sur la jaketo eĉ estas skribata "verkita de Roger Waters, interpretata de Pink Floyd", do ĉi-tiu albumo kelkfoje estas konsiderata kiel lia unua soloa albumo. Roger Waters estis forlasonta Pink Floyd post du jaroj.