The High Kings

The High Kings ("La altaj reĝoj") estas irlanda muzika grupo kiu kantas ĉefe tradiciajn irlandajn baladojn kaj popolkantojn. Ili formiĝis en Dublino en 2008, instige de Dave Kavanagh. La unuaj membroj estis Brian Dunphy (filo de Sean Dunphy, kiu reprezentis Irlandon en la Kantokonkurso Eŭrovizio 1967) kaj Darren Holden. Baldaŭ aldoniĝis Finbarr Clancy kaj Martin Furey.

La grupo tuj postlanĉe atingis pintan furorecon per sia debuta disko. Ili rondiris tra Usono en marto, 2011. En majo de tiu jaro ili muzikis por la usona prezidento Barack Obama kiam li vizitis Irlandon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne