The Jewish Chronicle | |
titolpaĝo de la 17-a de januaro 1896
| |
Jewish newspaper | |
---|---|
Speco | Semajna ĵurnalo |
Formato | pli-malpli 430 mm × 280 mm (angle nomata "tabloid") |
| |
Posedanto | Kessler Foundation (Britio) |
Establodato | 1841 |
Prezo | 1,00 GBP |
Stabo | 25 Furnival Street Londono EC4A 1JT |
Eldonkvanto | 24 950, el tiuj 17 950 vendataj en Britio |
| |
Retejo | gazeta retejo |
The Jewish Chronicle (en Esperanto "La juda kroniko", mallongigite "The JC") estas juda ĵurnalo publikigita anglalingve en Londono. Fondita en 1841, ĝi estas la plej malnova daŭre eldonata juda gazeto en la mondo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, la aŭstra ĵurnalisto Theodor Herzl signife kontribuis al la gazeto (vidu ekzemple la ĵurnalan titolpaĝon en la informkesto dekstre), kaj la periodaĵo tiel fariĝis grava diskonigilo pri la ideoj de cionismo.