The New Indian Express | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Speco | Ĉiutaga gazeto | |
Formato | Grandgazeto | |
| ||
Lando | ![]() | |
Urbo | Ĉenajo ‒ 600 058 | |
Posedanto | Express Publications (Madurai) Limited | |
Redaktisto | Santvana Bataĉarja | |
Establodato | 1932 en Madraso (Brita Hindio), disigita el The Indian Express kaj renomita la 13-an de aŭgusto 1999 | |
Lingvoj | ||
| ||
Retejo | https://www.newindianexpress.com/ | |
The New Indian Express [de NJU INdjan eksPRES] (trad. «La nova barata rapidega [ĵurnalo]») estas barata anglalingva grandgazeta ĉiutaga ĵurnalo eldonata de la eldonisto «Express Publications» en Ĉenajo. Ĝi fondiĝis en 1932 kiel The Indian Express, sub la proprieto de P. Varadaraĝulu Naidu, en Ĉenajo. En 1991, post la morto de la posedanto Ramnat Goenka, lia familio disigis la grupon en du firmaojn. Komence, la du grupoj kunhavis la titolon Indian Express (t.e., «Barata rapidega»), kaj ankaŭ la redakcion kaj aliajn rimedojn. Sed la 13-an de aŭgusto 1999, la nordaj eldonoj, kun ĉefsidejo en Mumbajo, prenis por si la titolon Indian Express, dum la sudaj eldonoj fariĝis The New Indian Express.
Santvana Bataĉarja estis nomumita ĉefredaktoro la 1-an de julio 2022,[1] anstataŭigante G.S. Vasu.