The Oklahoman | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Periodeco | Ĉiutaga | |
| ||
Lando | Usono | |
Urbo | Oklahomurbo (Oklahomo) | |
Publikigisto | Gannett Media | |
Establodato | 1889 | |
| ||
Retejo | https://www.oklahoman.com/ | |
The Oklahoman estas la plej grava ĉiutaga gazeto en Oklahomo, Usono, kaj la sola regiona ĉiutaga gazeto kiu kovras la urban areon de Oklahomurbo.[1] La organizaĵo Alliance for Audited Media listigas ĝin kiel la 59-an plej grandan usonan gazeton laŭ nombro de ekzempleroj.[2]
The Oklahoman estas eldonita de Gannett (antaŭe konata kiel GateHouse Media), posedata de Fortress Investment Group kaj ĝia investanto Softbank ekde la 1-a de oktobro 2018. La 11-an de novembro 2019, GateHouse Media kaj Gannett kunanoncis, ke GateHouse Media akiros Gannett kaj adoptos la nomon Gannett.[3] La akiro de Gannett estis finaligita la 19-an de novembro 2019.[1][2]
Kopioj estas vendataj por $2 ĉiutage aŭ $3 dimanĉe. Prezoj estas pli altaj ekster la kantono Oklahomurbo kaj najbaraj distriktoj.