The Parent Trap | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Parent Trap |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 12 jun. 1961 |
Ĝenro | romantika komedio, komedio pri ripeta geedziĝo, porinfana filmo, filmo bazita sur romano, drama filmo, muzika filmo |
Kameraado | Lucien Ballard |
Reĝisoro(j) | David Swift |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | David Swift |
Loko de rakonto | Kalifornio |
Muziko de | Paul Smith • Sherman Brothers |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures |
IMDb | |
The Parent Trap (angle, prononco laŭ sistemo IFA [ðə pˈɛɹənt tɹæp], "Intrigo por gepatroj") estas usona filmo per Technicolor de 1961 produktita de Walt Disney.[1][2]
En ĝi stelulas Hayley Mills (en duobla rolo), Maureen O'Hara kaj Brian Keith en historio pri knabinaj ĝemeloj kiuj klopodas reunuigi siajn divorcintajn gepatrojn. La scenaro de la propra reĝisoro David Swift[3] estis bazita sur la libro de 1949 nome Lottie and Lisa (en germana originale: Das doppelte Lottchen) de Erich Kästner.[4] The Parent Trap estis nomumita por du Oskar-premioj, estis elsendita per televido, okazigis tri televidajn refilmojn, estis refarita en 1998 kun Lindsay Lohan, kaj estis elsendita per cifereca sterea formato LaserDisc en 1986 kaj kiel VHS kaj DVD en 2002. La originala filmo estis la dua de ses filmoj de Mills por Disney.