antaŭe THE DOMINION POST | |||||
gazeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | taggazeto kun eldonoj ĉiun lundon ĝis sabaton | ||||
| |||||
Establodato | 8-a de februaro 1865 / 9-a de julio 2002 | ||||
ISSN | 1175-9488 | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
The Post Te Upoko o Te Ika, prononco de la angla parto laŭ sistemo IFA [ðˈə pˈə͡ʊst], la maoria parto kiel en Esperanto, kiu ĝis la 29-a de aprilo 2023 nomiĝis THE DOMINION POST - prononco [ðˈə dəmˈɪni͡ən pˈə͡ʊst] - estas nacia taggazeto en Nov-Zelando. Ĝi havas sian centran redakcion en Wellington [wˈɛlɪŋtən], en Esperanto Velingtono[1] (maorie Te Whanga-nui-a-Tara aŭ Pōneke), la plej granda urbo ĉefurbo de Nov-Zelando kaj unu de la du plej grandaj urboj sur la Norda Insulo. Fakte la nuna gazeto je la nomo The Dominion Post estis formita la 8-an de julio 2002 per la fuzio de la du ĉefurbaj gazetoj The Evening Post (1865) kaj The Dominion (1907). Gazetaj eldonoj aperas ekde la 8-a de februaro 1865 ĉiun lundon ĝis sabaton - tradicie la origina gazeto The Evening Post de 1865 aperis posttagmeze kaj The Dominion de 1907 matene. La eldonkvanto en 2014 estis mezume 76 299 vendataj ekzempleroj ĉiutage, kiujn legis mezume 213 000 legantoj ĉiutage. Per tiuj nombroj ĝi estas la dua plej granda gazeto de Nov-Zelando. Tamen ankaŭ tiu ĉi kiel ĉiuj gazetoj baraktas kontraŭ malplialiĝantaj vendoj de ĉiutagaj gazetaj ekzempleroj - en 2008 estis ankoraŭ 94 600 vendataj ekzempleroj ĉiutage, kiujn legis mezume 243 000 legantoj ĉiutage.