The Sandman | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
bildliteraturo serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Neil Gaiman | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldonejo | Delcourt | ||||
Honorigoj | NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books | ||||
| |||||
The Sandman (La Sablovendisto) estas fantasta serio de bildrakontoj aperitaj inter 1988 kaj 1996 en Usono. La serio konsistas el 50 mallongaj rakontoj kaj 5 longaj rakontoj, ofte sendependaj unu de la aliaj sed ĉiam enscenigante almenaŭ unu el la sep Endless (Senfinulo), estuloj pli potencaj ol gedioj kiuj personigas aspektojn de la universo kaj intervenas sur la tero en homaj vivoj, sed ankaŭ interalie en mitejoj kiel azbieno, infero aŭ feejo.
La aŭtoro kaj ununura scenaristo estas britdevenulo Neil Gaiman, akompanita de sia kunulo Dave McKean kiu dezajnis la kovrilojn. La desegnistoj de la bildstrioj estas diversaj kaj ŝanĝas je ĉiuj rakontoj kaj eĉ foje je ĉiuj ĉapitroj ene de la sama rakonto. La tuta serio estas anglalingve eldonita de Vertigo, filio de DC Comics.
The Sandman estis unue monate eldonita kiel 32-paĝaj publikaĵoj, sed kiel populariĝis la afero, DC Comics decidis eldoni ilin en pli multpaĝaj kaj luksaj albumoj kun rigida kovrilo. 11 tiaj albumoj aperis ĝis 1997.
La bildrakontoj montras multajn karakterojn de usonĝenra «komikso», precipe pro la desegnoj, kiu tiom varias en kvalito kaj en maniero kaj DC Comics estas unu el la plej famaj komikseldonejoj de Usono kun interalie Batman, Superman aŭ Wonder Woman en sia eldonhistorio. Sed The Sandman ankaŭ montras gravajn diferencojn kun la ĉi antaŭaj superheroaj rakontoj per sia rakonto kaj pli plenkreskulcela mesaĝo. Kvankam la scenaro de temp' al tempo aludas superheroojn, tio restas tre minimuma kaj eĉ anekdota ero de la rakonto.