The Chieftains estas tradicia Irlanda bando formita en Dublino en 1963, fare de Paddy Moloney, Sean Potts kaj Michael Tubridy. La bando havis siajn unuajn provludojn ĉe Moloney, kun Tubridy, Martin Fay kaj David Fallon. Ties sonstilo, kiu estas preskaŭ tute instrumenta kaj konstruita ĉirkaŭ uileaj sakŝalmoj, kongruis kun la tradicia Irlanda muziko kaj ili estas konsiderataj kiel grava helpo al la popularigo de la Irlanda muzikr tra la tuta mondo.[1]
Paddy Moloney devenis el Ceoltóirí Chualann, nome grupo de muzikistoj kiuj specialiĝis en instrumentoj, kaj deziris formi novan bandon. La grupo restis duon-profesiaj nur ĝis la 1970-aj jaroj kaj de tiam ili atingis grandan sukceson kaj en Irlando kaj en Unuiĝinta Reĝlando. En 1973, ili populareco ekdisvastiĝis ankaŭ al Usono, kiam iliaj antaŭaj albumoj estis publikigitaj tie fare de Island Records. Ili ricevis pliajn bonajn kritikojn kiam ili laboris por la sonregistraĵo por la filmo Barry Lyndon de Stanley Kubrick de 1975 kiu ricevis Oskar-premion, kio markis transiron al la ĉefaj grupoj en Usono.[2][3]
La grupo plue publikigis sukcesajn diskojn laŭlonge de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kaj ilia laboro kun Van Morrison en 1988 rezultis en la kritike akceptita albumo Irish Heartbeat (irlanda korbato).[4] Ili plue kunlaboris kun multaj aliaj bone konataj muzikistoj kaj kantistoj; inter kiuj Luciano Pavarotti, Rolling Stones, Madonna, Sinéad O'Connor kaj Roger Daltrey.[5] La bando ricevis ses premiojn Grammy dum sia kariero kaj la Premion por Vivodaŭra Atingaro el la prestiĝaj premioj de BBC Radio 2 Folk Awards en 2002. Kelkaj muzikfakuloj[6] asertis, ke The Chieftains portis la tradician Irlandan muzikon al tutmonda publikaro, tiel multe ke la Irlanda registaro havigis al ili la honoran titolon de 'Irlandaj Muzikaj Ambasadoroj' en 1989.[7] En 2012, ili celebris sian 50an jariĝon per la publikigo de sia plej ĵusa disko Voice of Ages.[8]