The Nightmare Before Christmas

The Nightmare Before Christmas
filmo • movbilda filmo
Originala titolo The Nightmare Before Christmas
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 nov. 1994, 8 dec. 1994, 13 okt. 1993, 29 okt. 1993, 1993
Ĝenro muzika filmo, filmo pri monstro, kristnaska filmo, fantasta filmo, dark fantasy, komedia filmo
Kameraado Pete Kozachik
Reĝisoro(j) Henry Selick
Produktisto(j) Tim Burton • Denise Di Novi • Danny Elfman
Scenaro Caroline Thompson • Michael McDowell • Tim Burton
Loko de rakonto Halloween Town • Christmas Town • Easter
Muziko de Danny Elfman
Produktinta firmao Touchstone Pictures 
Walt Disney Pictures 
Skellington Productions
IMDb
vdr

The Nightmare Before Christmas (La Koŝmaro antaŭ Kristnasko) estas animacia muzika filmo prezentanta la loĝantojn de la imaga " Haloveno- urbo", kiuj forkaptas Kristnaskon. La filmo estis publikigita en 1993. Henry Selick reĝisoris la filmon, kaj Tim Burton produktis kaj verkis la scenaron por la filmo. La filmo estas farita uzante la haltmoviĝan teknikon, fotante senmovajn objektojn kiuj estas iomete movitaj inter pafoj tiel ke ilia projekcio kreas la iluzion de movado. La muziko por la filmo estis komponita fare de Danny Elfman kiu kunlaboris kun Tim Burton en pluraj filmoj [1].

La filmo estis komence distribuita de la firmao "Touchstone Pictures" posedata de la Walt Disney Company, kaj ne de la Disney Company mem ĉar ĝia "malhela" enhavo estis konsiderita maltaŭga por la senkulpa bildo de la firmao.

En 2006, la kompanio Disney distribuis en Usono version de la filmo destinita por spektado per 3D okulvitroj, kaj versio destinita por kinejoj subtenantaj Real D teknologio estis publikigita en oktobro 2007.

  1. Ng, David, "Danny Elfman can relate to 'Nightmare Before Christmas' hero Jack Skellington", Los Angeles Times, October 24, 2015.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne