Roger Daltrey (maldekstre) kaj Keith Moon, 1967John Entwistle en 1967Kiam the Who turneis por Tommy, la sceneja aspekto de Daltrey estis ŝanĝita kaj inkludis longan hararon kaj malfermajn jakojn.[1]The Who ĉe Coliseum, Charlotte, Norda Karolino, 20a de Novembro 1971.[2]The Who ĉe Ernst-Mercke-Halle, Hamburgo, 12a de Aŭgusto 1972.[3]Keith Moon en 1975.
The Who (La Kiuj) estas angla rok-bando formita en 1964. Ĝia klasika personaro konsistis el ĉefkantistoRoger Daltrey, gitaristo kaj kantisto Pete Townshend, basgitaristo John Entwistle, kaj drumisto Keith Moon. Ili estas konsiderataj unu el la plej influaj rok-bandoj de la 20a jarcento, kaj ili vendis ĉirkaŭ 100 milionojn da diskoj tutmonde kaj tenis bonan reputacion por siaj koncertaj spektakloj kaj studiverkaro.