Thiago de Mello | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de marto 1926 en Barreirinha | ||||
Morto | 14-an de januaro 2022 (95-jaraĝa) en Manaŭo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gaudêncio Thiago de Mello (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto ![]() | ||||
Aktiva en | Manaŭo • Rio-de-Ĵanejro • San-Paŭlo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amadeu THIAGO de Mello (Barreirinha, naskiĝinta la 30a de marto 1926, mortis la 14-an de januaro 2022), estis brazila poeto.
Devenis de ŝtato Amazonas kaj estas unu el la poetoj plej influaj kaj respektataj en Brazilo, rekonata kiel ikono de regiona beletro.
Liaj verkoj estis tradukitaj al pli ol tridek lingvoj. Arestita dum la armea diktaturo en Brazilo (1964-1985), li ekziliĝis en Ĉilio, kaj trovis en Pablo Neruda dumvivan amikon kaj kunlaboranton. Unu tradukis la verkon de alia kaj Neruda verkis eseojn pri la amiko[1].
En la ekzilo, li loĝis en Argentino, Ĉilio, Portugalujo, Francujo, Germanio. Post la finiĝo de la diktaturo, li revenis al sia devena urbeto, Barreirinha, kie li vivas ĝis nun.
Lia plej konata poezio estas La Statutoj de la Homo, kie la poeto atentigas la legantojn pri la simplaj valoroj de la homa naturo per versoj formale plastaj. Lia libro Poezio Alligita al Mia kaj Via Vivo rezultis, en 1975 - ankoraŭ dum la diktaturo -, en premio koncedita de San-Paŭla Asocio de Arto-Kritikistoj kaj igis lin mondfama kiel intelektulo dediĉita al la lukto por Homaj Rajtoj.
Omaĝe al lia 80-jariĝo, kiu okazis en 2006, oni lanĉis per eldonejo Karmim la celebran KD-on La Kreo de la Mondo, kiu enhavas poeziojn kiujn li produktis dum la antaŭaj 55 jaroj, deklamitaj de li mem kaj muzikumitaj de lia frato, la muzikisto Gaudêncio Thiago de Mello.