Thomas Erpenius (1584–1624) | ||
---|---|---|
Nederlanda orientalisto kaj profesoro pri Orientaj Lingvoj
| ||
Persona informo | ||
Thomas van Erpen | ||
Naskiĝo | 11-a de septembro 1584 en Gorinchem, Nederlando | |
Morto | 13-a de novembro 1624 en Leiden, Nederlando | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | |
Alma mater | Universitato de Lejdeno | |
Profesio | ||
Okupo | orientalisto profesoro universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Teologio vd | |
Aktiva en | Leiden vd | |
Doktoreca konsilisto | Joseph Justus Scaliger vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Thomas van Erpe (1584–1624) estis nederlanda orientalisto, leksikografo, hebreisto, kaj profesoro pri Orientaj Lingvoj. Akceptante konsilon de Joseph Justus Scaliger li studis Orientajn Lingvojn dum sia kurso pri teologio. Dum kelka tempo li vojaĝis tra Francio, Italio kaj Germanio, kreante konektojn kun erudiciuloj, kiuj estis vivodaŭraj, krom lerni la araban kun egipto Jozefo Barbatus[1], ankaŭ konata kiel Abu-dakni.
Pli malfrue li daŭrigis siajn lecionojn pri la araba kun Al-Haĵari (1570-1640)[2], kiu troviĝis misie en Francio. Ĉar lia reputacio kiel orientalisto dissemiĝis tra la tuta Eŭropo, pluraj reĝoj el Anglio kaj Hispanio, krom la Ĉefepiskopo de Sevilo, faris al li multeavantaĝaj oferoj, sed li ĉiam rifuzis lasi sian landon. Kiam li mortis, tiam li estis preparante eldonon de la Korano kun tradukoj kaj notoj latinaj kaj ankaŭ dezajnis ian Orientan Bibliotekon.