Thomas Morley

Thomas Morley
Persona informo
Naskiĝo 1557 aŭ 1558 en Norwich, Anglio
en Norwich
Morto Oktobro 1602 en Londono, Anglio
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Oksfordo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Komponisto, orgenisto, madrigalisto
vdr

Thomas Morley (1557 aŭ 1558 – komenco de oktobro 1602) estis angla komponisto, muzikteoriisto, kantisto kaj orgenisto de la renesanca epoko. Li estis unu el la elstaraj membroj de la Brita Madrigala Skolo.

Li estis disĉiplo de William Byrd[1].

Kvankam li rolis kiel orgenisto ĉe Katedralo de Sankta Paŭlo, li iĝis la plej fama komponisto de sekulara muziko dum elizabeta epoko. Liaj kompozicioj montras ampleksan gamon de emociaj koloroj, formoj kaj teknikoj, pli ol iu ajn de aliaj samtempaj komponistoj. Liaj madrigaloj estas plejparte malpezaj, rapide moviĝantaj kaj facile alireblaj, kiel lia konata baleto "Now is the month of maying" ("Printempas", en la esperanta versio ludita de Akordo en 1996[2]).

Li estis samtempulo de William Shakespeare kaj fakte lia samurbano kiam ambaŭ vivis en Londono, kvankam oni ne certas, sed daŭre supozas, pri reciproka influo[3][4].

Thomas Morley estas ankaŭ estimata kiel pioniro de muzika eldonado en Anglio[5].

  1. http://www.newworldencyclopedia.org/entry/Thomas_Morley
  2. http://www.tekstoj.nl/akordo/kompaktdiskoj.htm
  3. John H. LONG, Shakespeare and Thomas Morley, en Modern Language Notes, Vol. 65, No. 1, (Jan. 1950), paĝ. 17-22. https://www.jstor.org/stable/2909321?seq=1#page_scan_tab_contents
  4. Philip Gordon, The Morley-Shakespeare Mith, Music and Letters, Vol. XXVIII, Issue 2, 1 Aprilo 1947, Paĝ. 121–125
  5. Tessa MURRAY, Thomas Morley Elizabethan Music Publisher, Boydel & Brewer, Oktobro 2014. ISBN 9781782044048

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne